Barenca maro
maro de la Arkta Oceano apud Norvegio kaj Rusio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Barenca maro troviĝas rande de Atlantiko kaj de Arkta Oceano, norde de Norvegio kaj de la plejnordo de la eŭropa parto de Rusio (kiu estas parto de la orienteŭropa ebenaĵo). Ĝi estas nomita laŭ la nederlanda maristo Willem Barentsz. La Golfa Marfluo ebligas liberan tutjaran aliron al multaj havenoj de Barenca maro, kvankam ili troviĝas tre norde.
Rapidaj faktoj bordomaro [+], Akvejo ...
Barenca maro | |
---|---|
bordomaro [+] | |
Akvejo | Atlantiko |
Koordinatoj | 75° 0′ 0″ N, 40° 0′ 0″ O (mapo)7540 |
Akvokolektejo | 1 424 000 km² (142 400 000 ha) [+] |
Areo | 1 424 000 km² (142 400 000 ha) [+] |
Barenca maro | |
Vikimedia Komunejo: Barents Sea [+] | |
Fermi
La Monda Natur-Fonduso (WWF) konsideras ĝin kiel maran ekoregionon kaj enmetas ĝin, kune kun Karaa maro, en Tutmondaj 200-unuon pro ĝia signifo por la biodiverseco.