Baroko
kultura movado, komenciĝanta ĉirkaŭ 1600 / From Wikipedia, the free encyclopedia
Baroko estas kultura movado inter 16-a kaj 18-a jarcentoj, kiu en historio pri arto sekvas Renesancon. Pli precize, baroko situas inter manierismo kaj rokoko, kiam Kontraŭreformacio de katolikismo reagis al la novaj kulturaj movadoj, kiuj produktis Reformacion kaj novan sciencon.
Ĉi tiu artikolo temas pri kultura movado. Por informoj pri muzika grupo, vidu la artikolon baRok' Projekto.
La termino baroko, el la itala lingvo, origine signifis "stranga, ekstravaganca", kaj verŝajne devenas de la portugala vorto barroco, kiu signifis "neperfekta perlo".