Bazeilles - prononco laŭ sistemo IFA [bazɛj] - estas nova komunumo de Francio, kreita komence de januaro 2024 per fuzio de la antaŭaj komunumoj La Moncelle kaj Bazeille, kaj tiu komunumo Bazeille de 2023 mem nur ekestis komence de 2017 per aldono de Rubécourt-et-Lamécourt, Villers-Cernay al la komunumo Bazeilles de 2016
Ĉiuj tiuj administraj unuoj situas en la departemento Ardennes, en la regiono Grand Est (prononco [ɡʁɑ̃t‿ɛst] aŭskulti, (france, en Esperanto Granda Oriento) kaj en la antaŭa regiono Ĉampanjo-Ardenoj. Komence de 2021 en la tereno de la nuna komunumo vivis 2 502 loĝantoj sur areo de 37,44 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 67 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Sedan, kaj al la kantono Sedan-3.
Rapidaj faktoj komunumo, la kastelo Montvillers, nun sporta centrola kastelo Montvillers, nun sporta centro ...
Fermi