Bentheima sabloŝtono
From Wikipedia, the free encyclopedia
Bentheima sabloŝtono estas pura kaj relative fortika sabloŝtono kun regula strukturo, kiu taŭgas por multaj celoj. La ŝtono komence havas helan flavbrunan koloron, kiu pliposte pro eroziiĝo fariĝas pli malhela. Bentheima sabloŝtono estis elfosata en ŝtonminejoj en la Graflando Bentheim en Germanio kaj tie estis indikata kiel 'Bentheimer Gold' (Bentheima oro).