Birdomanĝejo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Birdomanĝejo aŭ Birdomanĝujo estas ilo aŭ ujo lokita eksterhejme por provizi manĝaĵon al birdoj. La sukceso de birdomanĝejo en la allogado de birdoj dependas de ties lokigo kaj el la tipoj de semoj ofertitaj, ĉar diversaj specioj havas diferencajn preferojn.
La plej popolaj birdomanĝejoj havigas semojn kiel tiuj de milio, sunfloro, kartamo, kardo kaj kolzo por nutri per semoj la allogotajn birdojn.
Birdomanĝejoj ofte estas uzataj por hejma birdorigardado kaj multaj homoj disponas eĉ retfilmilojn direktitajn al la birdomanĝejo kie birdoj ofte kuniĝas.