Blas Infante
From Wikipedia, the free encyclopedia
Blas Infante Pérez de Vargas (naskita en Casares, Malago la 5-an de julio 1885 - mortinta en Sevilo la 11-an de aŭgusto 1936) estis hispana politikisto, verkisto kaj muzikologo, konsiderata kiel fondinto de la andaluza patrujo. Por Andaluzio li mem realigis la naciajn simbolojn: flago, blazono, himno de Andaluzio.
Blas Infante | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Blas Infante Pérez de Vargas | ||
Naskonomo | Blas Infante Pérez de Vargas | |
Naskiĝo | 5-an de julio 1885 (1885-07-05) en Casa Natal de Blas Infante | |
Morto | 11-an de aŭgusto 1936 (1936-08-11) (51-jaraĝa) en Sevilo | |
Mortis per | pafvundo vd | |
Lingvoj | hispana vd | |
Ŝtataneco | Hispanio vd | |
Alma mater | Universitato de Granado vd | |
Partio | Federacia Respublika Demokratia Partio vd | |
Memorigilo | ||
Profesio | ||
Okupo | politikisto • verkisto • juristo • ĵurnalisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Lia etnisma idealo estis federisme orientita kaj kuplita al strebo de sociaj kaj ekonomiaj reformoj, sub la influo de georgismo.
Sub lia inspiro la Asembleo de Arundo (1918) aprobis ĉarton bazitan sur la aŭtonomisma Federa Konstitucio de Antequera, 1883. Dum la Dua Hispana Respubliko la andaluzismon reprezentis Junta Liberalista, federisma partio de li gvidata. Blas Infante estis mortigita de la frankistoj komence de la civila milito, kiam la kontraŭrespublika armeo eniris Sevilon, ĉar danĝera aŭtonomisto kaj speco de liberpensa socialisto.