Boliviaj jungaoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La boliviaj jungaoj estas tersupraĵa ekoregiono el la centr-anda ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj kiuj etendiĝas laŭlonge de la orientaj flankoj de Andoj en Bolivio kaj parte en la sudo de Peruo. La Inambari-Rivero estas la limo inter la peruaj jungaoj kaj la boliviaj jungaoj ĉar la jungaoj norde kaj sude de la rivero havas diferencajn ekologiajn rekonilojn. Ambaŭ tiuj ĉi jungaoj konstituas tutmondaj 200-regionon, kiu nomiĝas "centr-andaj jungaoj". La ekoregiono situas en la biodiverseco-riĉaĵejo Tropikaj Andoj laŭ la organizaĵo Naturprotekto Internacie.
Rapidaj faktoj ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+], Landoj ...
Boliviaj jungaoj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
Landoj | Bolivio, Peruo | |||
Areo | 90 500 km² (9 050 000 ha) | |||
Biomoj de regiono | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | |||
|
||||
Vikimedia Komunejo: Bolivian Yungas Ecoregion [+] | ||||
Fermi