Bovedoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La parhufulajn bovedojn (Bovidae) karakterizas unubranĉa kavkorno, kiu - malkiel ĉe cervedoj kaj antilokapredoj - neniam defalas. La kornoformo ĝenerale estas kurba kaj kelkfoje tordita. La specioriĉa familio havas bestojn kun korpo diktrunka kaj svelta. Plimulto de ili vivas en grupo (ĉefe en Afriko), nur kelkaj vivas duope.
Bovedoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Subfamilioj | ||||||||||
Bovenoj Bovinae | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
La dentoformulo de bovedoj (nur kelkaj specioj havas malpli dentojn):
Kiel la dentoformulo montras, la incizivo, kanino mankas en la supra makzelo, en la suba makzelo ili estas samformaj.
Al la familio bovedoj apartenas la plej gravaj hejmbestoj de la homo kiel (hejm)bovo, (hejm)kapro.
subfamilioj, genroj kaj specioj:
(† signas malaperintaj genroj aŭ specioj)
- bovenoj (bovo, bantengo, bizono, amerika bizono, gruntbovo)
- kaprenoj (kapro, muflono, ŝafo, bezoarkapro)
kaj
- la antilopoj (komuna nomo por la specoj de subfamilioj: Alcelaphinae, Antilopinae, Cephalopinae, Hippotraginae, Rupicaprinae)
Al la antilopoj apartenas inter aliaj ĉamo, diversaj antilopoj kaj gazeloj (ekz. saltantilopo).