Braga
From Wikipedia, the free encyclopedia
Braga, foje esperantigita Brago, estas unu de la plej malnovaj portugalaj urboj kaj unu el la plej malnovaj kristanaj urboj de la mondo; fondita en romia tempo kiel Bracara Augusta, estis urbo jam dum pli ol 2000 jaroj. Situa en la nordo de Portugalio, kaj pli precize en la valo de Cávado (Kavado), Brago enhavas 171 mil loĝantojn kaj estas centro de la Granda Areo Metropola de la rivero Minjo, kun ĉirkaŭ 800 mil loĝantoj.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Braga (stacidomo). |
Braga | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Portugalio • municipo de Portugalio • urbego | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 470x | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 181 494 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 990 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 41° 32′ N, 8° 25′ U (mapo)41.533333333333-8.4166666666667 [+] | ||||
Alto | 215 m [+] | ||||
Areo | 183,4 km² (18 340 ha) [+] | ||||
Horzono | Okcidenteŭropa Tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Braga [+] | |||||
Estas urbo plena de kulturo kaj tradicioj, kie la historio kaj la religio vivas kune kun la teknologia industrio kaj la bohemia universitata vivo.
En la popola esprimmaniero, Brago estas konata kiel:
La Urbo de la Arkiepiskopoj: dum jarcentoj ĝia Arkiepiskopo estis la plej grava de la Iberia Duoninsulo; ankoraŭ li posedas la antikvan titolon Primaz das Espanhas (Unua Arkiepiskopo de la Hispanioj).
La Portugalia Romo: en la 16-a jarcento la Arkiepiskopo Diogo de Sousa, episkopo de Porto kaj arkiepiskopo de Brago, influita pro sia vizito al la urbo Romo, projektas novan urbon, kie la placoj kaj la preĝejoj abundu tiom kiom en Romo. Ankaŭ estas kialo la fakto, ke estas multegaj preĝejoj sur km² en Brago. Krome la urbo estas konsiderata kiel la plej grava centro de religiaj studoj en Portugalio.
La Urbo de la Baroko: dum la 18-a jarcento la arkitekto André Soares ŝanĝas la urbon Brago en modelon de la Baroko en Portugalio.
La Romiana Urbo: en tiu tempo Brago estis la plej grava urbo de la teritorio, kie poste estos Portugalio]. Ausonjo, elstara klerulo de Bordozo kaj prefekto de Akvitanio, inkludis Bracara Augusta inter la plej grandaj urboj de la Romia Imperio.
La Ĉefurbo de la provinco Minjo aŭ "Koro de la provinco Minjo", pro esti lokita en la centro de tiu provinco. Brago havas iom de la tuta provinco kaj inverse.
La Urbo de la Tri Sakraj Montoj: kiuj estas sanktejoj situantaj en la sudoriente de la urbo en montaro, kaj estas, de oriente al sudo: la Bom Jesus (Bona Jezuo), Sanktuaro de Sameiro kaj la Falperra (Preĝejo de Sankta Maria Madalena kaj Sankta Marta de Korticas).
La urbo limas norde kun la Alta Minjo, oriente kun la Nacia Parko de Peneda-Gerês, sude kun la bienaro de Basto kaj la industria Ave kaj okcidente kun la marbordo Minjano.