Brno-Žabovřesky
From Wikipedia, the free encyclopedia
Žabovřesky [ĵabovrĵeski] estas historia vilaĝo, urba kvartalo kaj kadastra teritorio en Ĉeĥio, kaj ekde la 24-a de novembro 1990 kiel Brno-Žabovřesky ankaŭ urboparto de la statuta urbo Brno kun areo de 434,87 hektaroj. Vivas ĉi tie 21 047 loĝantoj (2011). Oni registras en ĝi 118 stratojn kaj 4.008 adresojn.
Brno-Žabovřesky | |||
kvartalo | |||
Brno Žabovřesky | |||
|
|||
Oficiala nomo: Brno-Žabovřesky | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Brno-urbo | ||
Administra municipo | Brno | ||
Historiaj regionoj | Grandmoravia imperio, Moravio | ||
Rivero | Svratka | ||
Situo | Brno-Žabovřesky | ||
- koordinatoj | 49° 12′ 52″ N 16° 34′ 31″ O (mapo) | ||
Areo | 4,35 km² (435 ha) | ||
Loĝantaro | 21 047 (2011) | ||
Denseco | 4 838,39 loĝ./km² | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 616 00 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 12 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Brno-Žabovřesky
| |||
Vikimedia Komunejo: Brno-Žabovřesky | |||
Retpaĝo: www.zabovresky.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Žabovřesky situas sur la maldekstra bordo de la rivero Svratka (rivero) nordokcidente de la historia kerno de Brno, al kiu ĝi relative proksimas. Sur la teritorio de la urboparto etendiĝas du arbaraj parkoj, el kiuj la Arbaro de Wilson formas la plej sudan parton de Žabovřesky kaj male la arbara parko ĉe la Monto de Palacký formas ties plej nordan parton. Žabovřesky estas parto de Brno ekde la 16-a de aprilo 1919, rilate al la ekesto de "Granda Brno" post la fondiĝo de sendependa Ĉeĥoslovaka respubliko.
La nomo Žabovřesky en la ĉeĥa lingvo tradukeblas kiel "ran-kriĉoj", aludante al la tipa sono produktata en la naturo de ranoj.