Buĵumburo
la ĉefurbo de Burundo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Buĵumburo (burunde kaj france Bujumbura) estas la plej granda urbo de orient-afrika ŝtato Burundo kun ĉirkaŭ 1 300 000 loĝantoj en jaro 2018. La urbo situas ĉe la Tanganjika-lago kaj estas la eksa ĉefurbo[1] de Burundo kaj ekonomia centro. La urba teritorio konsistigas la provincon Bujumbura Mairie, unu el la 17 administraj provincoj de la lando, kaj krom per la lago Tanganjiko ĉirkaŭatas nur per la apudurba provinco Bujumbura Rural.
Buĵumburo (Usumbura) | |
france: Bujumbura, burunde: Bujumbura | |
urbo | |
Vido al Buĵumburo kaj lago Tanganjiko | |
Lando | Burundo |
---|---|
Historia regiono | Germana Orient-Afriko |
Lago | Tanganjiko |
Situo | Buĵumburo |
- alteco | 774 m s. m. |
- koordinatoj | 03° 22′ 32″ S 29° 21′ 33″ O (mapo) |
Areo | 86,54 km² (8 654 ha) |
Loĝantaro | 1 300 000 (2018) |
Denseco | 15 021,96 loĝ./km² |
Fondo | 19-a jarcento |
Horzono | GMT (UTC+2) |
Situo enkadre de Burundo
| |
Situo enkadre de Afriko
| |
Vikimedia Komunejo: Bujumbura | |
Retpaĝo: www.villedebujumbura.org | |
En la urbo estas produktataj i.a. cemento, teksaĵo kaj sapo. Buĵumburo estas ankaŭ la plej granda interna haveno, grava enŝipigejo de la eksportvara plimulto (kafo, kotono, felo kaj stano) ĉe la Tanganjika-lago.
Buĵumburo evoluis el vilaĝeto, kiu estis ekde 1889 milita posteno de la iama Germana Orient-Afriko. Post la dua mondmilito ĝi iĝis administra centro de belgia popolunia mandato pri Ruanda-Urundi. La urbo estis alinomita de Usumbura al Buĵumbura, kiam Burundo en 1962 sendependiĝis. Ekde la sendependiĝo Buĵumburo estis loko de multaj interetnaj bataloj, kiam la hutuoj batalis kontraŭ la tutsi-dominata armeo de Burundo.