Buridano
From Wikipedia, the free encyclopedia
Johano Buridano aŭ Jean Buridan aŭ latine Iohannes Buridanus naskiĝis en Bethune (Francio) ĉirkaŭ la jaro 1290 kaj forpasis ĉirkaŭ 1358 kaj estis filozofo kaj logikisto majestrante kiel instruisto pri artoj en Parizo, kaj lasis verkojn el kiuj troviĝas elementojn de sciencaj renovigoj validaj kaj fundamentaj ankaŭ hodiaŭ.
Buridano | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Jean Buridan | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1294 (1294-11-30) en Béthune, Picardy | |
Morto | 30-an de novembro 1357 (1357-11-30) (63-jaraĝa) en Parizo, Francilio | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | latina • franca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Alma mater | Universitato de Parizo vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo • teologo • profesoro • logikisto • kleriko • verkisto vd | |
Laborkampo | logiko • naturfilozofio • teologio vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
FILOZOFOJ | |
---|---|
MEZEPOKAJ | |
Nomo | Johano |
Kromnomo | Buridano |
Textus Summula[rum] magistri Iohannis Buridani tractat[us] enunciationum, verko eldonita en 1487 de Johano Buridano. | |
MEZEPOKO | |
Naskiĝdato | 1290 ĉirkaŭ |
Naskiĝloko | Ĉu Béthune? (Francio) |
Mortodato | 1358 ĉirkaŭ |
Sekso | Viro |
Nacieco | Franca |
Aktiveco1 | Filozofo |
Aktiveco2 | Magister artium, majstro pri artoj en Parizo kaj universitata rektoro de Sorbono |
Aktiveco3 | Verkisto |
Disĉiplo de Vilhelmo de Okkam, li deiĝis el ties pensado kaj ĉirkaŭ 1340 lin publike atakis. Pro tio. laŭ kelkaj historiistoj, sekve la Okkamistoj obtenis ke liaj verkoj estus malpermesitaj kaj tiaj ili restos ekde 1474 ĝis 1481, eble pro liaj neklara doktrino pri la homa libero.
Li estis konvinka nominalisto kaj estis akre kritikita kaj ankaŭ persekutita far filozofiaj realistoj, kiuj lin devigis forlasi Parizon por alveni al Germanio kaj fine profesori en Vieno. Ĝenerale li estas konsiderita skolastikulo.