Cappelle-en-Pévèle - prononco laŭ sistemo IFA kapɛl ɑ̃ pevɛl, jen france, historie nederlande respektive okcidentflandre Pevelenkapelle - estas komunumo de Francio kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ], nederlande/flandre Noorderdepartement, en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais). Fine de 2021 en la komunumo vivis 2 262 loĝantoj sur areo de 8,11 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 279 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Lille (france Arrondissement Lille, nederlande Arrondissement Rijsel respektive okcidentflandre Arroundissement Rysel), kaj al la kantono Templeuve-en-Pévèle.
Rapidaj faktoj komunumo, komunumo en Francio ...
Fermi