Caspar Bartholin la Maljuna
From Wikipedia, the free encyclopedia
Caspar Bartholin, la Maljuna (1585-1629) (* Malmö, en la 12-a de februaro 1585 - Sorø, Zelando, en la 13-a de julio 1629) estis dana teologo, kuracisto kaj anatomiisto.
Caspar Bartholinus la Maljuna (1585-1629) | |||||
---|---|---|---|---|---|
anatomicus Danicus | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 12-a de februaro 1585 en Malmö, Danio | ||||
Morto | 13-a de julio 1629 en Sorø, Zelando, Danio | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Danio-Norvegio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Kopenhago | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Thomas Bartholin • Rasmus Bartholin vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kuracisto • teologo • universitata instruisto • anatomo • verkisto • filozofo • universala klerulo vd | ||||
Aktiva en | Kopenhago vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En 1613, li fariĝis profesoro pri Medicino en la Universitato de Kopenhago, kie pli malfrue li instruis teologion. Li okupis tiun postenon dum dektri jaroj. Lia antaŭtempeco estis nekredebla afero: kun tri jaroj aĝa li jam sciis legi, kaj je la dektrijaraĝo li jam komponadis frazojn greke kaj latine kaj ilin publike disdonis. Kiam li estis dekokjara, li estis sendita al la Universitato de Kopenhago, kaj li studis ankaŭ en Rostock kaj Wittenberg.
Poste, li travojaĝis Germanion, Nederlandon, Anglion, Francion kaj Italion, kaj estis respekte akceptita en la diversaj universitatoj de li vizitataj. Kiam li ekmalsaniĝis, li faris ĵuron se li kuraciĝus, li sin plene dediĉus al la studo pri teologio. Li plenumis la ĵuron fariĝante profesoro pri Teologio, en Kopenhago, kaj kanoniko en Roskilde. Lia ĉefa verko estis longtempe modelan libron de la objekto anatomio. Li estis la unua priskribi la funkciadon de la flarorgano.