Cedrato
specio de citruso - la frukto de cedratarbo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Cedrato (Citrus medica) estas specio de citruso. Estas la frukto de cedratarbo, arbo el plantfamilio rutacoj.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Cedrato | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Cedrato | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Citrus medica (L.) | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
Cedrato estas frukto ovala kaj veruka, de formo kiel citrono, sed pli multe pli granda kaj pesanta de 0,5 kg ĝis 2 kg. Sed la plej grandaj cedratoj trafas 25 cm kaj 4 kg. Ĝia verda aŭ flava pulpo gustas acide kaj malplenas sukon, sed ĝi odoras ĉarmege.
Tro amara, la cedrato malofte estas uzata freŝa: nur kiel aldonmanĝaĵo al viandoj aŭ salatoj. Ĉefe ĝi estas vendata konfitata kaj uzata en kukaĵo, en frandaĵo aŭ por dekoracio. Ekzemple, la ŝelojn uzas la kukindustrio. Kun ĝi oni ankaŭ produktas marmeladojn kaj likvorojn. Unu el tiuj alkoholaĵoj koloras verda kaj enhavas proksimume 30 % da alkoholo.