Christiaan Huygens
nederlanda matematikisto kaj sciencisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Christiaan HUYGENS [kristian hojĥens] ( listen) (naskiĝis en Hago la 14-an de aprilo 1629, mortis la 8-an de julio 1695) estis nederlanda matematikisto, fizikisto kaj astronomo.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Fermi
Huygens naskiĝis kiel filo de Constantijn Huygens, kiu estis lingvospertulo, diplomato, komponisto kaj tiam elstara poeto de Nederlando. La juna Christiaan – danke al sia patro – jam fruaĝe konatiĝis kun famuloj kiel Rembrandt, Petro Paŭlo Rubens kaj René Descartes. Christiaan-on instruis lia patro, pli poste li studis jursciencon, sed poste turnis sin al matematiko kaj natursciencoj.
Li inventis i.a. la pendolhorloĝon.