Nombrosistemo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Nombrosistemo estas simbola metodo por skribi nombrojn per finia aro da signoj (ciferoj). Oni povas kombini tiujn signojn laŭ diversaj manieroj por prezenti grandajn nombrojn.
Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar ĝi montras stilajn kaj/aŭ gramatikajn kaj/aŭ strukturajn problemojn, kiuj ne konformas al stilogvido.
La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie. Bonvolu ŝanĝi la enhavon por plibonigi la artikolon. |
Bona nombrosistemo devas
- provizi ĉiun nombron (entjeron aŭ reelon) je simbola prezento;
- difini unikan aŭ almenaŭ norman prezenton por ĉia tia nombro;
- per taŭga nombroprezento klare montri aritmetikan kaj algebran strukturon de la nombroj, por faciligi manipuladojn per ili.
La nombrosistemojn eblas klasi kiel poziciajn, nepoziciajn kaj miksitajn.