Ciono
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ciono (hebree ציון, cijon, signifante "Alto"; arabe صهيون, cuhjun) estis originale la nomo de fortikaĵo proksima al Jerusalemo kiun konkeris la armeo de la hebrea reĝo Davido. La fortikaĵo situis sur monteto, kiu nomiĝas Monto Ciono, sudoriente de la urbocentro de Jerusalemo.
Rapidaj faktoj geografia lokigo ...
Ciono | |||
---|---|---|---|
geografia lokigo | |||
Geografia situo | 31° 46′ N, 35° 14′ O (mapo)31.76666666666735.233333333333 f4 | ||
| |||
Fermi
En judismo, la nomo Ciono iĝis alternativa nomo de Jerusalemo, kaj iĝis simbolo de revata paca religia metropolo Jerusalemo kaj de la Promesata Lando de Dio venonta, kie Dio loĝas kun sia elektata popolo.
En kristanismo, "Ciono" ofte funkcias kiel teologia-poezia sinonimo de "La Eklezio" aŭ "La sanktularo".