Covarrubias
From Wikipedia, the free encyclopedia
Covarrubias [kobaRUbjas] estas vilaĝo apartenanta al la jurisdikcio de Lermo, en la distrikto Arlanza, 40 km sudoriente de Burgoso en norda (Hispanio). Ĝi estas unu el la plej bonaj ekzemploj de la kastilia populara arkitekturo, nomata "Cuna" (lulilo) de Kastilio, kaj deklarita Nacia Art-Historia Komplekso en 1965 kaj premiita per premiaĵoj pri turismo kaj plibeligo. El turisma vidpunto, ĝi formas kun la najbaraj urboj Lerma kaj Santo Domingo de Silos la nomitan Triangulon de Arlanza.
Rapidaj faktoj municipo en Hispanio, Administrado ...
Covarrubias | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09346 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 529 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 13 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 4′ N, 3° 31′ U (mapo)42.059166666667-3.52 [+] | ||
Alto | 894 m [+] | ||
Areo | 41 km² (4 100 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Covarrubias [+] | |||
Fermi
La loknomo Covarrubias estas komprenebla kiel Ruĝetaj Grotoj. Siavice la loknomo iĝis familinomo de nobela familio, nun tre disvastigita en Hispanio.