Cristian (Sibiu)
vilaĝo de Rumanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Cristian [kristian] (hungare Kereszténysziget, germane Grossau) estas komunumo en Rumanio, 10 km okcidente de Sibiu, ĉe la rivero Cibin. Ĝi estas atingebla de Sibiu per la nacia vojo DN1.
Rapidaj faktoj komunumo en Rumanio, Ĝemelurboj Loveno vd ...
Cristian | |||||
---|---|---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||||
komunumo en Rumanio | |||||
| |||||
Lando | Rumanio | ||||
Distrikto | distrikto Sibiu | ||||
Alinome | Kereszténysziget (hungare), Grossau (germane) | ||||
Iama hungara departemento | Szeben | ||||
Situo | 45° 47′ N, 24° 2′ O (mapo)45.78361111111124.028333333333 | ||||
| |||||
Alto super maro | 441 m | ||||
Poŝtkodo | 557085 | ||||
Loĝantaro | 3,665 (en 2011; 3.536 en 2002) | ||||
Kodo laŭ SIRUTA | 143496 | ||||
Fermi
En 1910 ĝi havis 2 991 loĝantojn (germanoj, rumanoj); en 1992 3 097 (rumanoj, 8 % da germanoj). En 2002 oni nombris 3 435 rumanojn, 66 germanojn kaj 35 anojn de aliaj etnoj.
Unua skriba mencio de Cristian estis en 1223 sub la latina nomo Insula Christiani. En 1498 estis konstruita defend-kirko. Ĝis 1919 Cristian apartenis al Hungario (Szeben vármegye). Historie estas grava vilaĝo de la popolo de la landleroj.