Côtes-d'Armor
franca departemento / From Wikipedia, the free encyclopedia
Côtes-d’Armor [kot daʁmɔʁ] (bretone Aodoù-an-Arvor) estas franca departemento (n-ro 22) en la regiono Bretonio (franca regiono). Ĝi estas 6 878 km2 granda kaj havis 597 085 loĝantojn en la jaro 2013[1]. Ĝi enhavas 356 komunumojn.
Rapidaj faktoj departemento de Francio, Administrado ...
Côtes-d'Armor | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Bretonio |
Numero | 22 |
Prefektejo | Saint-Brieuc |
Subprefektejoj | Dinan Guingamp Lannion |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 605 917 (2021) |
Areo | 6 878 km² |
Loĝdenso | 88 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 4 |
Kantonoj | 27 |
Komunumaroj | 38 |
Komunumoj | 356 |
Fermi
La departemento antaŭe nomiĝis Côtes-du-Nord (“Nordaj marbordoj”). La nova nomo, elektita en 1990, devenas de la bretona lingvo kaj signifas “marbordoj de la lando ĉe la maro” (Vd la artikolon Armoriko).