Daniele da Volterra
Itala pentristo kaj skulptisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Daniele Ricciarelli, konata kiel Daniele da Volterra (Volterra, 1509 — Romo, 4-an de aprilo 1566), estis itala pentristo kaj skulptisto.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Daniele da Volterra | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1509 (1509-01-01) en Volterra |
Morto | 4-an de aprilo 1566 (1566-04-04) (57-jaraĝa) en Romo |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio |
Okupo | |
Okupo | pentristo • skulptisto • desegnisto |
Verkoj | David and Goliath (recto) David and Goliath (verso) David and Goliath |
Fermi
Disĉiplo de Mikelanĝelo, post la morto de tiu fama artisto, Daniele da Volterra estis komisiita en 1564 "vesti" figurojn (pentritajn nudaj de la majstro) en la verko Lasta Juĝo en Siksta Kapelo de Vatikano. Volterra tiam ricevis la kromnomon Il braghettone (La kalsonisto).