Davos
komunumo de Svislando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Davos (en Esperanto ankaŭ Tavao, en la loka alemana dialekto Tafaas, en la romanĉa Tavau, en la itala Tavate kaj en la germana Davos) estas urbo kun 10744 loĝantoj (je la 31-a de decembro 2006) en la Kantono Grizono, Svislando kaj ankaŭ ĉefloko de la samnoma komunumaro. Ĝis la 31-a de decembro 2009 la loĝantaro de Davos kreskis al 11248 personoj.
Rapidaj faktoj komunumo en Svislando • urbo en Svislando ...
Davos | |
---|---|
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Prättigau/Davos |
Komunumaro | Davos |
Koordinatoj | 46° 47′ N 9° 49′ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 11248 |
Areo | 254,41 km² |
Alteco | 1560 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7260 Davos Dof, 7270 Davos Platz |
Komunumkodo | 3851 |
Fermi
Monde konata la urbo fariĝis, ĉar ek de 1971 ĝi gastigas la Mondan Ekonomian Forumon, kiu ĉiu-jare kunvenigas gravulojn el la ekonomia mondo kaj ŝtatestrojn el la tuta mondo.