Daŭripova disvolviĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La daŭripova disvolviĝo, ankaŭ nomata daŭrigebla disvolvo laŭ NPIV (en: sustainable development, fr: développement durable), estas koncepto de publika intereso, aplikata al la ekonomia kresko rekonsiderata je monda skalo por preni en kalkulon la ĝeneralajn mediajn aspektojn de la tuta terglobo.
Laŭ difino proponita en 1987 de la Monda Komisiono pri Medio kaj Disvolvo (en: World Commission on Environment and Development; fr: Commission mondiale sur l’environnement et le développement) en la raporto Brundtland[1], la daŭriva disvolviĝo estas:
- « disvolviĝo, kiu respondas al la bezonoj de la nunaj generacioj sen malutili al la kapablo de la estontaj generacioj, respondi al siaj. Du konceptoj apartenas al tiu nocio:
- la koncepto de « bezonoj », kaj pli aparte la fundamentaj bezonoj de la plejsenprovizuloj, al kiuj necesas konsenti la plej altan prioritaton.
- la ideo de la limigoj, kiujn la stato de niaj teknikoj kaj de nia socia organizado trudas super la kapablo de la medio respondi al la nunaj kaj estontaj bezonoj »
Fronte al la urĝeco de la ekologia kaj sociala krizo, kiu manifestiĝas de nun laŭ tutmonda maniero (klimata ŝanĝo, maloftiĝo de la krudmaterialoj kun aparte la alproksimiĝo de la petrolpinto, diferenco inter disvolviĝintaj landoj kaj evolulandoj, nutra sekureco, senarbarigo kaj drasta perdo de biodiverseco, kresko de la monda loĝantaro, naturaj kaj industriaj katastrofoj), la daŭriva disvolviĝo estas respondo de ĉiuj agantoj (Ŝtatoj, ekonomiaj agantoj, civila socio), kulturaj kaj sociaj agantoj de la disvolviĝo.
Temas ankaŭ, pri apogo sur novaj universalaj valoroj (responseco, ekologia partopreno kaj interpartigo[2], principo de singardo, debato[3] …) aserti duoblan konsideron:
- En la tempo: oni rajtas uzi la krudmaterialojn de la Tero, sed oni devas certigi la ĉiamecon por la estontaj generacioj;
- En la spaco: ĉiu homo havas la saman rajton al la krudmaterialoj de la Tero (principo de universala destino de la bienoj).
La daŭriva disvolviĝo koncernas ĉiujn agadsektorojn: agrikulturo, industrio, loĝejaro, familia oraganizo, sed ankaŭ servoj (financo, turismo,…) kiuj, male al kelkfoje disvastigita opinio, ne estas nur nemateriaĵoj.