Deklaracio pri Virinaj kaj Civitaninaj Rajtoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Deklaracio pri Virinaj kaj Civitaninaj Rajtoj (franclingve Déclaration des droits de la femme et de la citoyenne), ankaŭ konata pli mallongigite kiel la Deklaracio de la Rajtoj de Virinoj, estis verkita la 5-an de septembro 1791 fare de la franca feminisma dramisto kaj aktivulo, Olympe de Gouges; ĉi tio kaj respondas kaj korespondas kun la Deklaracio pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj. Publikigante tiun dokumenton, de Gouges esperis eksponi la fiaskojn de la Franca Revolucio en rekonado de seksa egaleco, sed efektive tiu ne faris daŭrantan efikon al la rezulto de la revolucio. Kiel rezulto de ŝiaj leteroj, inkluzive de tiu deklaracio, de Gouges estis procesigita, juĝita pro ŝtatperfido, kiu rezultigis ŝian tujan ekzekuton, dum la tagoj da teruro kiuj akompanis la revolucion. Laŭ tiu maniero, de Gouges iĝis unu el la tri virinoj kiuj estis ekzekutitaj sub la regado de teruro - kaj la ununura kiu estis ekzekutita por ŝia politika verko.
Déclaration des droits de la femme et de la citoyenne | |
---|---|
Unua paĝo de deklaracio de la Rajtoj de Virinoj kaj de la Civitanino | |
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Olympe de Gouges |
Lingvoj | |
Lingvo | franca lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 5-a de septembro 1791 |
La deklaracio de la rajtoj de virinoj kaj civitaninoj kiun ŝi verkis havas grandan historian signifon pro sia pionireco. Ĝi sukcesis unuafoje enfokusigi la publikan tenton sur diversaj feminismaj temoj kaj tra la paso de la sekvantaj generacioj akiris grandan influon.