Die Weltbühne
germana revuo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Die Weltbühne (angle "La Monda scenejo") estis germania semajna gazeto centrita en politiko, arto, literaturo kaj komerco. La Weltbühne estis fondita en Berlino la 7-an de septembro 1905 de Siegfried Jacobsohn kaj estis origine kreita strikte kiel teatra revuo sub la titolo Die Schaubühne ("la publika scenejo"). Ĝi estis nomata Die Weltbühne la 4-an de aprilo 1918. [1] Ekde 1921 tie ankaŭ interalie laboris la redaktistoj Klabund, Emil Julius Gumbel kaj Alfred Polgar. Post la morto de Jacobsohn en decembro 1926, Kurt Tucholsky transprenis la gvidadon de la revuo, kiun li transdonis al Carl von Ossietzky en majo 1927. La nazioj malpermesis la publikigadon post la Incendio de Reichstag, kaj ĝia lasta eldono aperis la 7-an de marto 1933. En la ekzilo la revuo estis publikigita sub la titolo Die neue Weltbühne ("La nova monda scenejo"), en Prago, interalie kun la redaktoro Ernst Bloch. Post la fino de la Dua Mondmilito, ĝi denove aperis sub ĝia originala nomo en Orienta Berlino, kie ĝi aperis ĝis 1993. En 1997 la revuoj Ossietzky kaj Das Blättchen ("la bulteneto") aperis, sekvante la modelon de Die Weltbühne.
Die Weltbühne | ||
revuo | ||
---|---|---|
| ||
Lando | Germana Regno / GDR | |
Urbo | Berlino, urboparto Charlottenburg | |
Establodato | la 7-an de septembro 1905 | |
Fondinto(j) | Siegfried Jacobsohn vd | |
Ĉesigita publikado | 1993 | |
| ||