Diego de Almagro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Diego de Almagro (Almagro, Hispanio, 1475 - Cuzco, Peruo, 1538) estis hispana konkistadoro. Li partoprenis en la konkero de Peruo kaj oni konsideras lin oficiale kiel la eŭropa malkovranto de Ĉilio.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Diego de Almagro | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1475 (1475-01-01) en Almagro |
Morto | 8-an de julio 1538 (1538-07-08) (63-jaraĝa) en Kusko |
Mortokialo | sufoka preno |
Tombo | Kusko |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Familio | |
Infano | Diego de Almagro la Juna |
Okupo | |
Okupo | esploristo • konkistadoro |
Fermi
Diego de Almagro naskiĝis en la samnoma urbo de la regiono Manĉo kaj estis kontraŭleĝa filo de Juan de Montenegro kaj Elvira Gutiérrez. Ambaŭ gepatroj estis promesintaj geedzigon sed tion neniam faris. Antaŭ la rompo Elvira estis graveda de Diego kaj pro tio ŝiaj familianoj kaŝis ŝin ĝis la nasko kio okazis en 1475.