Diskuto:Legnica
From Wikipedia, the free encyclopedia
La sekva ĉapitro, kiun mi ĵus vidis fine de marto 2023, estas malbona ŝerco, ĉu? Iu ĉi tie misuzis enciklopedian artikolon por propra turisma anoncado: "Ni invitas." "Bonvenon al Legnica – unu el plej malnovaj kaj belaj urboj". "Ni esperas al vi ĉiuj bonfarton kaj sanon ĝis la fino de tiu pandemio." Ŝajne iuj vikipedianoj daŭre pensas, ke se ili loĝas en urbo, la vikipedia artikolo pri la urbo estas ilia persona posedaĵo kaj montrofenestro. Klaras ke tia stilo absolute ne konvenas al Vikipedio. Sed mi ankaŭ ne scias ĉu iu kunveno entute okazis en la urbo, ĉar la fanfaronaj anoncoj propagandas estontan, planatan kunvenon en aŭgusto 2021. Eble entute sencas komplete estingi ĉian mencion pri "tiuj planoj de estonta kunveno", ĉar la planoj el 2021 en 2023 klare estas malaktualaj. Sincere dirite mi pensas, ke oni ne povas esti tiom stulta ne rimarki kiom misloka estas tia kluba anonco en vikipedia geografia artikolo: estas impertinente tiel fari, kaj la kulpulo, iu redaktanto de nomo Kozyra, meritus fortan admonon kaj portempan forbaron el Vikipedio. Eĉ mi mem en 2022 ankoraŭ serveme teknike ĝustigis la informkeston, kaj ankaŭ aliaj redaktantoj ie-tie ĝustigis ion, sed tio ne signifus ke mi aŭ aliaj redaktantoj aprobus la impertinentan fuŝon. --ThomasPusch (diskuto) 19:56, 27 mar. 2023 (UTC)
Jen la koleriga ĉapitro plene: