Distrikto Höxter
From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Höxter situas en la nordoriento de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Höxter. La distrikto ekestis dum la jaro 1975 per kunigo de la ĝistiamaj distriktoj Höxter kaj Warburg. Historie la nuna distrikto identas kun la antaŭa "distrikto Oberwalden" de la eksa princepiskopejo Paderborn, dum la najbara distrikto Paderborn historie estis la antaŭa "distrikto Unterwalden" de la eksa princepiskopejo.
Blazono | Mapo |
---|---|
bazaj informoj | |
federacia lando: | Nordrejn-Vestfalio |
distriktaro: | Detmold |
administra sidejo: | Höxter |
areo: | 1199 km² |
loĝantoj: | 141 819 (fine de decembro 2022) |
aŭtokodo: | HX (Höxter) |
Al la distrikto Höxter najbaras la distriktoj Lippe norde, Holzminden kaj Northeim (ambaŭ en Malsupra Saksio) oriente, Waldeck-Frankenberg sudoriente, Kassel oriente kaj sude (ambaŭ en Hesio), Hochsauerland sude kaj Paderborn okcidente. La distrikto havas la kompare malaltan nombron de po 128 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro kaj estas la malplej dense loĝata distrikto de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio.