Distrikto Ostallgäu
From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Ostallgäu (Orienta Algovio) situas en la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Marktoberdorf. La distrikto estas parto de la distriktaro Ŝvabio, havas areon de 1 395 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 145 378 loĝantojn.
Pliaj informoj Blazono, Mapo ...
Blazono | Mapo |
---|---|
bazaj informoj | |
federacia lando: | Bavario |
distriktaro: | Ŝvabio |
administra sidejo: | Marktoberdorf |
areo: | 1395 km² |
loĝantoj: | 145 378 (fine de decembro 2022) |
loĝdenso: | 97 / km² |
aŭtokodo: | OAL (Ostallgäu) |
distrikta kodo: | 09 7 77 |
strukturo: | 45 komunumoj |
administrejo: | Schwabenstraße 11 87616 Marktoberdorf |
retejo: | www.ostallgaeu.de |
Situo en Bavario | |
Fermi
Najbaras la distriktoj Unterallgäu (Malsupra Algovio) kaj Augsburg norde, Landsberg, Weilheim-Schongau kaj Garmisch-Partenkirchen oriente kaj Oberallgäu (Supra Algovio) okcidente; krome sude limas la federacia lando Tirolo de Aŭstrio. La eksterdistrikta urbo Kaufbeuren komplete ĉirkaŭiĝas de la distrikto.