Distrikto Südwestpfalz
From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Südwestpfalz (sudokcidenta Palatinato) situas en la sudo de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝia administra sidejo estas la urbo Pirmasens.
Pliaj informoj Blazono, Mapo ...
Blazono | Mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia Lando: | Rejnlando-Palatinato |
Administra urbo: | Pirmasens |
Areo: | 953 km² |
Loĝantoj: | 94899 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 103 |
Aŭtokodo: | PS (Pirmasens) |
Municipokodo: | 07340 |
Komunumoj: | 84 |
Adreso de la distrikta administrejo: | Unterer Sommerwald 40–42 66953 Pirmasens |
rete: | www.lksuedwestpfalz.de |
retpoŝte: | info@lksuedwestpfalz.de |
situo de la distrikto en Rejnlando-Palatinato | |
Fermi
Najbaras la distriktoj Kaiserslautern, Bad Dürkheim kaj Südliche Weinstraße plus la eksterdistriktaj urboj Zweibrücken kaj Landau en Rejnlando-Palatinato, krome la distrikto Saarpfalz de la najbara federacia lando Sarlando kaj la departementoj Bas-Rhin kaj Moselle de Francio. La eksterdistrikta urbo Pirmasens komplete ĉirkaŭiĝas de la distrikto, sed mem ne estas parto de ĝia teritorio.