Don Juan (Strauss)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Don Juan estas simfonia poemo por granda orkestro de Richard Strauss. Ĝi ekestis en la jaro 1888 kaj estis la dua simfonia poemo (Op. 20) de la tiam 24-jara komponisto. Don Juan estis unuafoje prezentata la 11-an de novembro 1889 en Vajmaro, kiam Strauss estis tie kortega kapelmajstro.
Rapidaj faktoj Don Juan, muzika verko aŭ komponaĵo ...
Don Juan | |
---|---|
muzika verko aŭ komponaĵo | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Eldondato | 11-a de novembro 1889 |
Ĝenro | simfonia poemo |
Fermi
La drameca poemo Don Juan de Nikolaus Lenau inspiris la komponiston al la verkado de sia simfonia poemo. La trakomponita verko (daŭro proks. 18 minutojn) komenciĝas per entuziasmega enkonduko en E-maĵoro kaj fortika temo de la lignoblovistoj por la titolheroo. Sekvas poeziaj temoj kun solo-violono kaj hobojoj, alterne kun la herootemo, kiuj ilustras la amvarbado de la amkonkerulo. Post surpriza ĝeneralpaŭzo la verko finiĝas en „mortema“ e-minoro.