Dorling Kindersley
From Wikipedia, the free encyclopedia
La eldonejo Dorling Kindersley estas internacia libroeldonejo, kiu aktivas en pluraj ŝtatoj precipe de Eŭropo kaj eldonas librojn koresponde en la plej gravaj lingvoj de tiuj ŝtatoj. La eldonejo fondiĝis en 1974 en Londono kaj daŭre havas sian centran sidejon en tiu urbo. La firmaa aktivado koncentriĝas plejparte je produktado de nefikciaj libroj kaj enciklopedioj kaj por infanoj kaj por plenkreskuloj. La eldoneja mallongigo, DK, vaste uziĝas en libraj titolpaĝoj aŭ en ĉiaspecaj varbaĵoj, do konsideratas eldoneja "marko" kaj rekonilo. Laŭ la stato fine de la jaro 2012, la kompanio produktis librojn en 51 lingvoj kaj krom en Londono havis oficejojn en Novjorko, Munkeno, Nov-Delhio, Toronto kaj en Aŭstralio.
Rapidaj faktoj libroeldonejo vd, Lando ...
Dorling Kindersley | ||
---|---|---|
Dorling Kindersley | ||
eldoneja stando en la frankfurta librofoiro 2012 | ||
libroeldonejo vd | ||
Dum | 1974 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | Kompanio kun limigita Respondeco | |
Fondita | 1974 | |
Sidejo | Londono | |
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
TTT | eldoneja retejo | |
Fermi