Drew Barrymore
usona aktoro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Drew BARRYMORE (naskiĝis la 22-an de februaro 1975(nun 1975-02-22)) estas usona aktorino. Ŝi naskiĝis en aktora familio kaj estas la nepino de la aktoro John Drew Barrymore. Ŝia baptopatro estas Steven Spielberg. Nun ŝi havas 49 jarojn.
Drew Barrymore | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Drew Barrymore | |||||
Naskonomo | Drew Blythe Barrymore | ||||
Naskiĝo | 22-an de februaro 1975 (1975-02-22) (49-jaraĝa) en Culver City | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Barrymore family vd | ||||
Patro | John Drew Barrymore vd | ||||
Patrino | Jaid Barrymore vd | ||||
Gefratoj | John Blyth Barrymore vd | ||||
Edz(in)o | Tom Green • Will Kopelman vd | ||||
Amkunulo | Justin Long vd | ||||
Infanoj | Olive Kopelman • Frankie Kopelman vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro • filmaktoro • filmreĝisoro • filmproduktoro • voĉaktoro • verkisto • aŭtobiografo • televida aktoro • modelo • televida produktoro vd | ||||
Laborkampo | aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1978– vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Naskiĝinte en Culver City, Kalifornio, ŝi aperis jam kiel suĉinfano (11 monatoj) en hundofuraĝa reklamo. Ŝi aperis en aĝo de kvin jaroj unuafoje en filmo. Famon ŝi akiris en la jaro 1982, kvankam ŝi nur havis epizodan rolon en la filmo E.T. - the Extra-Terrestrial.
La frua famo tamen ne havis nur bonajn efikojn: En la aĝo de naŭ jaroj Drew Barrymore komencis konsumi alkoholon, aliaj drogoj sekvis. Tiun ĉi vivperiodon, sian perditan infanecon, ŝi poste priskribis en sia membiografio Little Girl Lost (1990).
En la 1990-aj jaroj Drew Barrymore revenis al la filmlaboro.