Dublin Area Rapid Transit
metroo de Dublino, Republiko Irlando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Dublin Area Rapid Transit (DART) estas metropolitena trajno de urbo Dublino (Irlando). Ĝi konsistas el transportilo inter suburba trajno kaj metroo. Ĝi estas la sola elektra motortrajno kaj posedas ununuran linion kiu veturas de Howth/Malahide, al nordo de Dublino, ĝis Greystones, en la sudo, trairante tra la urbo-centro. Norde de la irlanda ĉefurbo la linio disbranĉiĝas ĝis Malahide aŭ Howth.
Dublin Area Rapid Transit | ||
---|---|---|
commuter rail network | ||
Lando(j) | Irlando vd | |
Situo | Dublino | |
Posedata de | Fervojaro Irlanda vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
DART, ĉiuokaze, traveturas la tutan golfon de Dublino. Ĝi veturas laŭlonge de la marbordo, krom en la centra zono de Dublino, kie ĝi veturas supertere super la stratoj. Per la samaj vojoj de DART trairas multaj aliaj trajnoj, tial ke en la finstacioj de tiu trajno ne finiĝas la vojo. Iuj trajnoj nomitaj "Commuter" pluiras pli malproksimen ol Malahide, kaj Greystones. Tiuj tipoj de trajnoj estas nomitaj rapidtrajnoj, tial ke ili ne haltas en ĉiuj stacidomoj, nur en la plej gravaj por mallongigi daŭron de la vojaĝo.