Dugongo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La dugongo (Dugong dugon) el la ordo de sirenoj kaj familio de dugongedoj troviĝas ĉe la marbordoj de Gŭangdong de Ĉinio kaj Tajvano, kaj ankaŭ ĉe la orienta marbordo de Afriko, la sudorienta marbordo de Azio kaj la norda marbordo de Aŭstralio. Ĝi aspektas spindeloforma, kun malgranda kapo kaj dika korpo. Ĝi havas dikan haŭton kaj maldensajn mallongajn harojn. La antaŭaj kruroj de ĝiaj terdevenaj prauloj estas evoluintaj al naĝiloj kaj la malantaŭaj kruroj tute malaperis. Ĉe la fino de la korpo estas larĝa vostonaĝilo, kiu etendiĝas dekstren kaj maldekstren kaj kies mezo prenas formon de novluno.
Dugongo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Dugong dugon (Müller, 1776) | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Dugongoj vivas nur en malprofundaj tropikaj maro. Foje ili eniras enfluejon de rivero, sed restas tie nelonge. Ĝenerale ili agas pare aŭ 3-6-ope. Ĉe tagiĝo kaj vesperiĝo ili naĝas al bordo por serĉi manĝaĵojn kaj manĝas ĉefe diversajn marherbojn kaj algojn kreskantajn en malprofunda akvo. Tage ili sin kaŝas en la marfundo 30-40 metrojn for de la akvosupro kaj en difinita tempo suprennaĝas por spiri. Ili ne migras, kaj tial oni povas ofte vidi saman aron de dugongoj ĉe sama marbordo. Dugongoj naĝas malrapide per sia vostonaĝilo svingata supren kaj malsupren. Ili povas generi tutjare. Dugongino ĉiufoje naskas unu idon, kaj la gravedeco daŭras 11 monatojn. La nove naskita dugongido tuj povas suprennaĝi por spiro. La ido nutras sin per lakto de la patrino ĝis ĝi mem povas serĉi manĝaĵon.
En Toba-akvario de Japanio, en la 1980-aj jaroj iu plenkreska dugongo ĉiutage manĝis 8 kilogramojn da furaĝo. Ĝi spiris sur akvosurfaco post ĉiu 90-210-a sekundo.
La dugongo estas la sola vivanta specio en sia familio, post kiam la stelera dugongo estis ĉasita ĝis formorto en la 18-a jarcento. Ĝi estas vundebla laŭ la klasifiko de IUKN, kaj estas protektata de la Vaŝingtona Speciprotekta Konvencio. Malgraŭ la protektoj, la populacio ankoraŭ malpliiĝas pro homaj kaŭzoj: dronado en fiŝretoj, difektado de habitato, kaj ĉasado. Ĉasado de dugongoj nun estas plejparte malpermesata, sed pli frue okazis ofte por uzi ilian karnon kaj grason. La graso estas konsiderata valora drogo en ĉina medicino.