Eŭropa Ĝendarmaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Eŭropa Ĝendarmaro (EUROGENDFOR) estas speciala ĝendarmaro kunmetita de ĝendarmoj de sep malsamaj EU-membroŝtatoj. La forto estas bazita en Viĉenco, Italio, kaj partoprenas pacmisiojn ĉirkaŭ la mondo [1][2].
Rapidaj faktoj ĝendarmaro, Komenco ...
Eŭropa Ĝendarmaro | ||
---|---|---|
ĝendarmaro | ||
Komenco | 18-a de oktobro 2007 vd | |
Geografia situo | 45° 33′ 0″ N, 11° 33′ 0″ O (mapo)45.5511.55 | |
Lando(j) | Reĝlando de Nederlando • Francio • Italio • Hispanio • Portugalio • Rumanio • Pollando vd | |
Sidejo | Vicenza | |
| ||
Moto | Lex Paciferat | |
Fondinto(j) | Francio • Hispanio • Italio • Reĝlando de Nederlando • Portugalio vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Fermi
En la fortobazo en Viĉenco estas inter 800 kaj 900 ĝendarmoj kiuj supozeble estos pretaj por deplojo ene de 30 tagoj. Krom tio, la forto havas pliajn 2 300 ĝendarmojn en rezervo. La forto ne apartenas oficiale al la institucioj de la Eŭropa Unio, sed al la landoj kiuj partoprenas en ĝi.