Eŭropa ŝoseo 36
internacia ŝoseo en Eŭropo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La eŭropa ŝoseo 36 (E 36) estas eŭropa ŝoseo, kiu ligas la urbojn Berlino en Germanio kaj Bolesławiec en Pollando. De Berlino ĝis la aŭtovoja triangulo Spreewald ĝi havas la germanan aŭtovojan numeron A13. De tie ĝis la limo inter Germanio kaj Pollando, en Forst respektive Olszyna, ĝi portas la nacian kodon A15. En Pollando ĝi havas la nacian aŭtovojan kodon A18 kaj finiĝas en Bolesławiec.