Eŭrovido-Kantokonkurso 2007
52-a eldono de eŭropa kantokonkurso / From Wikipedia, the free encyclopedia
La 52-a Festivalo de la Eŭrovido-Kantokonkurso okazis la 10-an (duonfinalo) kaj la 12-an (granda finalo) de majo 2007 en Helsinko, la ĉefurbo de Finnlando en la Hartwall Areena (ankaŭ nomata Helsingin Areena).
Eŭrovido-Kantokonkurso 2007 | ||
---|---|---|
eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso | ||
Geografia situo | 60° 10′ 0″ N, 24° 56′ 0″ O (mapo)60.16666724.933333 | |
Lando(j) | Finnlando vd | |
Situo | Helsinko | |
| ||
Moto | True Fantasy | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La festivalo kalkulis je la partopreno de 42 landoj membroj de la Eŭropa Radio kaj Televido Unio, organizanto de la festivalo, kiu konsistis el la plej granda nombro de landoj ĝis tiu momento, superante la limon de 40 televidoj. Tio okazis pro la aniĝo de Kartvelio, Ĉeĥio, Serbio kaj Montenegro (ĉi tiuj lastaj partoprenis ĝis 2005 kiel Serbio kaj Montenegro) kaj la reaniĝo de Aŭstrio kaj Hungario; Monako, estis la sola partoprenanto en 2006 kiu dedicis malaliĝi. En la finalo, Serbio gajnis unuafoje la festivalon danke al la interpreto de la kanto Molitva (Preĝo en la serbe) fare de la kantistino Marija Šerifović.