Eŭrovizio (reto)
televida reto fondita en 1954, kiu estas parto de la Eŭropa Unio de Radio kaj Televido / From Wikipedia, the free encyclopedia
Eŭrovizio, internacie konata kiel Eurovision, estas tuteŭropa televida komunika reto posedata kaj funkciigata de la Eŭropa Unio de Radio kaj Televido (EBU). Ĝi estas fondita en 1954 en Ĝenevo, Svislando, kaj ĝia unua oficiala elsendo okazis la 6-an de junio 1954. Tamen, jaron post ĝia oficiala lanĉo, je la 2-a de junio 1953 la kronado de Elizabeto la 2-a estis unu el la unuaj eventoj, kiuj estis elsenditaj trans Eŭropo.[1]
Rapidaj faktoj televidstacio, Komenco ...
Eŭrovizio | ||
---|---|---|
Eurovision | ||
televidstacio | ||
Komenco | 6-a de junio 1954 | |
Sidejo | Ĝenevo, Svislando | |
Retejo | eurovision.net | |
Fermi
Grandaj televidaj elsendoj estas distribuitaj tuje per la reto de Eŭrovizio al membroj de EBU. Membroj kunhavigas inter si registraĵojn de gravaj novaĵoj per la ĉiutaga novaĵo-interŝanĝo de Eŭrovizio (EVN). Ili ankaŭ interŝanĝas televidajn programojn per la reto.