Eleonora de Akvitanio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Eleonora de Akvitanio (ĉ. 1122 en Poitiers en Akvitanio – 1-a de aprilo 1204 en monaĥejo Fontevrault, Francio), estis franca kaj angla reĝino kaj unu el la plej potencaj virinoj en la mezepoko.
Eleonora de Akvitanio | |||||
---|---|---|---|---|---|
franca-angla reĝino | |||||
Persona informo | |||||
Aliénor d'Aquitaine Éléonore de Guyenne Eleanor of Aquitaine Alienora (Alienordis) ducissa Aquitaniae Alienòr d'Aquitània | |||||
Naskiĝo | ĉ. 1122 en Poitiers, Akvitanio | ||||
Morto | 1-a de aprilo 1204 (82-jara) en Fontevrault, Francio | ||||
Tombo | Abatejo Fontevraud vd | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Lingvoj | okcitana vd | ||||
Ŝtataneco | Duklando Akvitanio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Ramnulfidoj vd | ||||
Patro | Vilhelmo la 10-a, duko de Akvitanio vd | ||||
Patrino | Aenor de Châtellerault vd | ||||
Gefratoj | Petronilla of Aquitaine vd | ||||
Edz(in)o | Ludoviko la 7-a de Francio • Henriko Plantaĝeneto | ||||
Infanoj | Maria de Francio • Alice of France • William IX, Count of Poitiers • Henriko la Juna Reĝo • Matilda Plantaĝeneto • Rikardo Leonkora • Gotfredo la 2-a • Eleonora de Anglio • Johana de Anglio • Johano de Anglio vd | ||||
Parencoj | Blanka de Kastilio • Henriko la 1-a de Kastilio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | female crusader (en) vd | ||||
Laborkampo | Occitan culture vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝia nomo estas okcitane Aleonòr d'Aquitània, france Aliénor aŭ Éléonore d'Aquitanie. Origine ŝia nomo estis Aenòr, sed por distingi ŝin de ŝia patrino oni nomis ŝin (en ŝia okcitana gepatra lingvo) Aliénor ("la alia Aenòr").
Ŝi havis tre viglan, entrepreneman karakteron, ampleksan edukon, amis muzikon, arton, literaturon kaj potencon.
Ŝiaj gepatroj estis Vilhelmo la 10-a (Akvitanio) (1099–1137) kaj Aenòr de Chateleràud (1105–1130), filino de Aimeric la 1-a, vicduko de Chateleràud (aŭ Châtellerault). Ŝia naskiĝdato ne estas certa, oni supozas la jaron 1122.