Listo de endemibirdaj areoj
Listartikolo en Vikipedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Endemibirda areo, en la angla endemic bird area (EBA), estas monda regiono kiu enhavas du aŭ pliajn teritorie limigitajn speciojn, dum duaranga areo, angle "secondary area", enhavas unu aŭ pliajn teritorie limigitajn speciojn. Ambaŭ terminoj estas signitaj kaj agnoskitaj fare de Birdlife International.
Rilate al birdoj la termino "endemia" aludas al ĉiu ajn specio troviĝanta nur en specifa geografia areo. Ne estas supra limo por la aregrando; ne estus pro tio malĝuste diri, ke ĉiuj birdospecioj estas endemiaj de la Tero. Sed fakte la plej grandaj kaj plej ofte konsiderataj areoj estas komune landoj (ekz. novzelandaj endemioj), spite diferencojn inter tre grandaj landoj kiaj Rusio, Ĉinio aŭ Brazilo kaj malgrandaj kiaj Liĥtenŝtejno aŭ Singapuro, aŭ zoogeografiaj regionoj kaj subregionoj (karibiaj endemioj).
Birdlife International difinis la terminon "teritorie limigita endemia specio" kiel ĉiu ajn specio kies historia teritorio estas malpli da 50,000 km².