Energy Star
From Wikipedia, the free encyclopedia
Energy Star (angle, energistelo) estas la nomo de internacie agnoskita programo por energiŝparado. Ĝi estis inicita de la usona Environmental Protection Agency (EPA) en 1992 por limigi la forcejan efikon. Ĝi ekzistas kiel markemblemo aŭ atestilo por produktoj, kiuj respekta la mediprotektajn normojn, kiel komputiloj aŭ lumigiloj. Ĝi povas esti agnoskita por industriaj konstruaĵoj, laborejoj aŭ hejmaj domoj: tiel en 2005, 2000 konstruaĵoj kaj 350.000 novaj domoj ricevis tiun atestilon en Usono.