Episkopujo Worms
From Wikipedia, the free encyclopedia
La episkopujo Worms (germane Bistum Worms, latine Dioecesis Wormatiensis) estis katolika diocezo kun sidejo en la libera imperia urbo Worms en la Sankta Romia Imperio, nuntempe en Germanio.
Rapidaj faktoj Sidejo, Aboliciita ...
Episkopujo Worms | |
---|---|
Dioecesis Wormatiensis latine | |
Bistum Worms | |
Sidejo | Worms, Germanio |
Aboliciita | ĉirkaŭ 1800 |
Katedralo | katedralo de Worms |
Patrona sanktulo | Sankta Petro |
Fermi
La episkopujo, kiu estis fondita en la malfrua antikvo, atingis dum la karolida tempo kaj dum alta mezepoko la kulminon de sia potenco kaj influo. La episkopa preĝejo estis la katedralo de Worms, unu el la tri rejnlandaj imperiestraj katedraloj. La Hochstift (= princepiskopujo) de Worms ankaŭ havis la mondan potencon pri Lobdengau, malgranda regiono ĉirkaŭ Ladenburg. Pro la reformacio la episkopujo perdis plejparton de siaj paroĥoj kaj ĉirkaŭ 1800 ĝi estis malfondata.