Esperanto-Domo de Yatugatake
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Esperanto-domo de Yatugatake aŭ Jacugatake (Oficiala nomo, japane: 八ヶ岳エスペラント館 [jacugatake esuperanto kan]; hepburne: Yatsugatake Esuperanto Kan) estas Esperanto-domo en la urbo Hokuto kaj la gubernio Jamanaŝi de Japanio. La domon administras Japana Esperanto-Instituto (JEI). Ĝi estis donacita de esperantisto Morita Yoko en oktobro 1994.