Ethel Smyth
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ethel Mary Smyth (n. 23-an de aprilo 1858 en Sidcup; m. 8-an de majo 1944 en Woking) estis angla komponistino, dirigentino, verkistino kaj kunluktanto de la brita sufragetomovado.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Ethel Smyth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ethel Mary Smyth |
Naskiĝo | 22-an de aprilo 1858 (1858-04-22) en Sidcup, Londono |
Morto | 8-an de majo 1944 (1944-05-08) (86-jaraĝa) en Woking |
Lingvoj | angla • franca • germana |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko |
Familio | |
Patro | John Hall Smyth |
Patrino | Emma Struth |
Frat(in)o | Mary Smyth Hunter |
Okupo | |
Okupo | komponisto • libretisto • dirigento • aŭtobiografo • sufrageto • verkisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • sufrageto • flegisto |
Verkoj | Der Wald The March of the Women The Boatswain's Mate The Prison Mass in D Fête Galante |
TTT | |
Retejo | https://www.ethelsmyth.org |
Fermi
La vivon de Ethel Smyth stampis la volo venki kiel komponistino kaj kiel tial gajni la agnoskon de la publiko. Male al siaj muzikkreantaj antaŭuloj Clara Schumann aŭ Fanny Hensel nask. Mendelssohn, kiuj ja „pretere“ komponis, Ethel Smyth pretendis esti taksita je sia laboro tiel samvalora kiel ŝiaj viraj kolegoj kaj vivi de tiu. La kompona verkaro de Ethel Smyth entenas simfoniaĵojn, ĉambromuzikon, ĥorkomponaĵojn kaj operojn. Ŝia plej konata opero estas The Wreckers. Ŝia plej konata komponaĵo tamen estas The March of Women, kiu fariĝis himno de la angla inmovado.