Eŭklido
helena matematikisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Eŭklido (greke Εὐκλείδης Eu̍kleídês; naskiĝis ĉirkaŭ 325 a. K.; mortis en 265 a.K.) estis greka geometro, kiu kompilis la Elementojn, faman verkon pri geometrio. La teksto enhavas tiamajn sciojn pri geometrio kaj estis uzata dum jarcentoj en okcidenta Eŭropo kiel lernolibro. La teksto komenciĝas per difinoj, postulatoj kaj ĝeneralaj opinioj pri la proceduroj kiel ricevi rezultojn per rigoraj geometriaj pruvoj. Eŭklido pruvis ankaŭ la tiel nomatan Duan teoremon de Eŭklido: "La nombro de primoj estas senfina". Li provis uzi algoritmon por trovi plej grandan komunan divizoron kaj por pruvi la teoremon de Pitagoro.
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Eŭklido greke Εὐκλείδης | ||
---|---|---|
Moderna imagita portreto | ||
Persona informo | ||
Εὐκλείδης | ||
Naskonomo | Εὐκλείδης | |
Naskiĝo | 325 a. K. en Aleksandrio, Egiptio | |
Morto | 265 a. K. en Aleksandrio, Egiptio | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Loĝloko | Aleksandrio vd | |
Ŝtataneco | Antikva Ateno vd | |
Profesio | ||
Okupo | matematikisto • verkisto vd | |
Laborkampo | geometrio vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Elementoj de Eŭklido ❦ sinteza geometrio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi