Pacifika fajra rondo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La fajra rondo (aŭ Pacifika fajra rondo) estas vico da vulkanoj kiu laŭiras la pli grandan parton de la bordoj de Pacifika Oceano sur ĉirkaŭ 40 000 kilometroj.
Tiu vico da vulkanoj koincidas kun faŭltoj inter tektonaj platoj kaj plej profundaj submaraj fosegoj.
Estas en la fajra rondo 452 vulkanoj, t.e. 75 % el la elmergitaj vulkanoj el la mondo. Tiun multenombrecon kialigas la subdukcio de la oceanaj platoj, (ĉefe la platoj Nazca, Kokosa, Juan de Fuca kaj Pacifika) sub malpli densajn platojn (Sudamerikan, Karibian, Nordamerikan, Oĥockan, Filipinan kaj Aŭstralian platon).
La movoj de la tektonaj platoj generas ankaŭ multenombrajn tertremojn; 90 % el la tertremoj (kaj 80 % el la plej grandaj tertremoj) okazas en la fajra rondo.
La subdukcia vulkanismo pli ofte generas grizajn vulkanojn, ili estas arigitaj laŭ kontinentaj aŭ insulaj vulkanaj arkoj.