Falster
From Wikipedia, the free encyclopedia
Falster [ˈfalʔsdəʀ] estas insulo en la Balta Maro, kiu apartenas al la ŝtato Danio. La insulo kovras areon de 514 km² kaj komence de la jaro 2006 havis 43 364 loĝantojn. Pli ol 40 procentoj da ili vivas en la loĝloko Nykøbing Falster. La insulo tre proksimas al la najbara insulo Lolland, kaj dividiĝas de ĝi nur per mallarĝa markolo, nomata Guldborgsund. Tial ofte oni parolas pri la du insuloj Lolland kaj Falster kvazaŭ pri unu teritorio. Krome ankaŭ la pliaj, malpli grandaj insuloj Bogø kaj Møn, situas tiom proksime de Falster, ke ili de tie atingeblas per pontoj. Ĉiuj kvar nomataj insuloj apartenas al la administra regiono Sjælland. Per administra reformo de la 1-a de januaro 2007 la ĝistiamaj kvar komunumoj de la insulo Falster (Nykøbing Falster, Nørre Alslev, Stubbekøbing kaj Sydfalster) kun du ĝistiamaj komunumoj de la orienta flanko de Lolland unuiĝis al nova komunumo Guldborgsund, kiu kovras areon de sume 903,42 km² kaj estas loĝata de 63 496 (stato de la 1-a de januaro 2008).