Federacia Konsilio (Aŭstrio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Federacia Konsilio - germane Bundesrat - estas la dua ĉambro de la parlamento de Aŭstrio. Ĝi konsistas el 62 parlamentanoj. Kontraste, la unua parlamenta ĉambro estas la Nacia Konsilio - germane Nationalrat - kun 183 parlamentanoj. Ambaŭ konsilioj estas memstaraj institucioj. Komune ili kunsidas en specialaj kazoj kaj tiam kune nomiĝas "Federacia Kunveno" (germane Bundesversammlung. La Federacia Kunveno havas kelkajn gravajn konstituciajn rajtojn, ekzemple la nomumon de la ŝtata prezidento aŭ la rajton deklari militon al alia nacio.
Federacia Konsilio | ||
---|---|---|
germane Bundesrat | ||
Parto de | Parlamento de Aŭstrio | |
Tipo | Supra ĉambro | |
Balot-tipo | Nerekta elekto | |
Nombro | 61 konsilianoj | |
Partioj | ||
Sidejo | Parlamentejo de Aŭstrio, Vieno | |
TTT-ejo | parlament.gv.at | |
Federacia Konsilio | |||||
---|---|---|---|---|---|
supera ĉambro • representation of states in a federal system | |||||
Komenco | 10-a de novembro 1920 vd | ||||
Geografia situo | 48° 12′ 29″ N, 16° 21′ 30″ O (mapo)48.20811111111116.358305555556 | ||||
Lando(j) | Aŭstrio vd | ||||
Sidejo | Parlamento de Aŭstrio | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
En la Federacia Konsilio kunvenas reprezentantoj de la federaciaj landoj de Aŭstrio. La instituto ne konfuziĝu kun la Federacia Konsilio de Germanio, kiu germane ankaŭ nomiĝas kaj same kunvenigas reprezentantoj de la tiulandaj federaciaj landoj. Kontraste al la parenca parlamento en Germanio, la anoj de la Federacia Konsilio de Aŭstrio povas voĉdoni laŭ persona juĝo, do ne estas ligitaj grupe voĉdoni laŭ frakcioj aŭ la federaciaj landoj.
Praktike la dua parlamenta ĉambro havas malmultan potencon dum la kreado de novaj leĝoj: En la plej multaj kazoj la Federacia Konsilio nur havas la eblon bloki leĝojn deciditajn de la Nacia Konsilio, kvankam la Nacia Konsilio en tiu kazo havas la eblon malvalidigi tiun blokon per speciala "persista decido" ("Beharrungsbeschluss").
Absolutan rajton bloki leĝojn la Federacia Konsilio havas en la sekvaj kazoj:
- se konstituciaj leĝoj kaj reguloj limigas la kompetentecon de la federaciaj landoj,
- se leĝoj tuŝas la rajtojn de la Federacia Konsilio, kaj
- se internaciaj kontraktoj, kiujn Aŭstrio subskribu laŭ la volo de la Nacia Konsilio, limigas la memstaran agadkampon de la federaciaj landoj.
Aliflanke pri iuj leĝoj la Federacia Konsilio eĉ ne havas limigitan rajton bloki leĝojn; ekzemplo estas leĝoj prifinancaj.